Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Vespere alveturis la vilaĝano—mastro, ankaŭ komencis rakonti pri Eliseo, kiel li vivis ĉe ili.—Se li ne venu al ni, li diris, ni ĉiuj mortus en pekoj. Ni estis mortantaj en malespero, plendis kontraŭ Dio kaj kontraŭ homoj. Sed li restarigis nin ĉiujn sur piedojn, kaj dank’al li ni eksciis Dion kaj ekkredis bonajn homojn. Kristo savu lin! Antaŭe ni vivis kiel brutoj; li faris nin homoj.

La homoj nutris, trinkigis Efimon, kuŝigis lin dormi kaj mem kuŝiĝis.

Efimo kuŝas kaj ne dormas, kaj ne eliras el lia kapo Eliseo, kiel li vidis lin en Jeruzalemo trifoje sur antaŭa loko.

— Jen kie Eliseo, li pensas, antaŭvenis min. Miaj penoj ĉu estas akceptitaj de Dio, ĉu ne, sed lin Dio jam akceptis.

Matene la homoj adiaŭis kun Efimo: ili donis al li kuketojn kaj ekiris por laboro, kaj Efimo ekiris por vojaĝo.

XII.

Efimo pilgrimis tutan jaron. Printempe li revenis hejmen.

Li alvenis hejmen vespere. La filo ne estis hejme: li estis en drinkejo. La filo revenis iom malsobra. Efimo komencis demandi lin. Laŭ ĉio li ekvidis, ke la filo malordiĝis sen li. Li malŝparis tutan monon, malordigis ĉiujn aferojn. La patro komencis lin riproĉi. La filo komencis arogi.

— Vi mem, li diras, farus aferojn; sed vi foriris, forportis kun vi tutan monon, kaj nun demandas de mi.