Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
I.

Du maljunuloj decidis pilgrimi antikvan Jeruzalemon. Unu estis riĉa vilaĝano; lia nomo estis Efimo Taràsoviĉ Ŝevelòv. Alia estis neriĉa homo, Eliseo Bodrov.

Efimo estis grava vilaĝano, ne trinkis brandon, ne fumis kaj ne flaris tabakon, neniam insultis per malpiaj vortoj kaj estis homo severa kaj solida. Efimo Taràsoviĉ dufoje estis elektata vilaĝestro kaj ambaŭfoje finis sian servon sen aldono de sia mono pro erarkalkulo en komunumaj financoj. Li havis grandan familion: du filoj kaj edziĝinta nepo, kaj ĉiuj loĝis kune. Laŭ eksteraĵo li estis sanulo, havis barbon kaj sin tenis rekte, kaj nur en sepdekjara aĝo grizaj haroj komencis aperi en la barbo. Eliseo estis maljunulo nek riĉa nek malriĉa, antaŭe li okupis sin en fremdaj lokoj je ĉarpentado, en maljuna aĝo li komencis loĝi hejme kaj sin okupi je abeloj. Unu lia filo laboris en fremdaj lokoj, alia—hejme. Eliseo estis homo bonanima kaj gaja. Li iafoje trinkis brandon, flaris tabakon kaj amis kanti kantojn; sed li estis homo kvieta kaj vivis amike kun hejmuloj kaj najbaroj. Laŭ eksteraĵo Eliseo estis vilaĝano nealtkreska,