Paĝo:Tolstoj - Du maljunuloj, 1912, Kabanov.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— He, amiko, kiam ni mortos, ili ja vivos ankaŭ sen ni. Kaj la filo devas instruiĝi.

— Nu, certe, sed tamen mi dezirus fini la aferon en mia ĉeesto.

— He, karulo! Neniam vi finos ĉiujn aferojn. Jen antaŭnelonge la virinoj estis ĉe mi lavantaj, ordigantaj domon por festo. Kaj tion necesas, kaj alian, neeble estas kapti ĉiujn aferojn. Nu, pliaĝa bofilino (ŝi estas saĝa virino) jen diras: „dank’al Dio, la festo venas, ne atendas nin; alie, ŝi diras, kiom ajn ni farus, ne finus ĉion“.

Taràsoviĉ enpensiĝis.—Mi elspezis multon da mono por la konstruaĵo; sed pilgrimi ankaŭ estas neeble kun malplenaj manoj. Necesas mono nemalgranda—cent rubloj.

Eliseo ekridis.

— Ne peku, amiko, li diras. Via malmanko estas dekobla kontraŭ mia. Kaj vi parolas pri mono! Nur diru, kiam ni ekiras. Mi ne havas monon, sed ĝi estos ĉe mi.

Ankaŭ Taràsoviĉ ekridetis.

— Jen kia riĉulo aperis, li diras: kie vi akiros monon?

— Nu, hejme mi kolektos iom; sed se ne sufiĉos, mi vendos dekon da abelujoj al najbaro. Li petas jam antaŭlonge.

— Abela naskiĝado estos bona, vi ne bedaŭros.

— Bedaŭri? Ne, amiko! Tutan vivon mi bedaŭris nenion krom pekoj. Nenio estas pli kara al la animo.

— Vere, sed tamen nebone estas, se malordo estas en hejmo.

— Sed se malordo estas en animo, ĝi estas pli malbona. Se ni promesis, ni ekiru, vere, ekiru.