Paĝo:Tolstoj - Per kio homoj estas vivaj, 1912, Kabanov.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
I.

Botisto kun edzino kaj kun infanoj loĝis ĉe unu vilaĝano. Li havis nek sian domon, nek sian plugteron, kaj li nutris sin kaj sian familion per botista laboro. Pano estis kara, laboro estis malkara, kaj kion li enspezas per laboro, tion li elspezas por nutrado. La botisto kun sia edzino havis solan pelton, kaj ĝi eluziĝis ĝis ĉifonoj; dum du jaroj li estis intencanta aĉeti ŝafofelon por nova pelto.

Aŭtune la botisto jam havis necesan monon: lia edzino gardis en kesto trirublan monbileton, kaj vilaĝanoj estis ŝuldantaj al vi kvin rublojn dudek kopekojn.

Unu matenon la botisto decidis ekiri vilaĝon por pelto. Li vestis sur ĉemizon virinan nankenan mallongan vatpelton kaj supre — drapan kaftanon; li metis en poŝon trirublan monbileton, prenis bastonon kaj ekiris post matenmanĝo. Li pensis: „mi ricevos de vilaĝanoj kvin rublojn, aldonos miajn tri rublojn kaj aĉetos ŝafofelon por pelto“.

La botisto venis vilaĝon, vizitis unu vilaĝanon — li ne estas hejme; lia virino promesis alsendi la edzon kun mono tiun-ĉi semajnon, sed monon mem ŝi ne donis. La vizitis alian vilaĝanon — la vilaĝano ekĵuris, ke li ne havas monon, nur pagis dudek kopekojn por riparo de