Paĝo:Tolstoj - Sieĝo de Sebastopolo, 1912, Kabanov.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la albordiĝejo; soldatoj de diversaj regimentoj, kun sakoj kaj pafiloj, sen sakoj kaj sen pafiloj, amasas ĉi tie, fumas, interinsultas, transportas ŝarĝojn sur vaporŝipon, kiu, eligante fumon, staras apud podio; privataj jalikoj (malgranda ŝipeto), plenaj je diversa popolo — soldatoj, ŝipanoj, komercistoj, virinoj—albordiĝas kaj debordiĝas apud la albordiĝejo.

— Via moŝto, sur Grafan (albordiĝejo en Sebastopolo) se plaĉas al vi!—krias du aŭ tri eksiĝaj ŝipanoj, sin levante en jalikoj.

Mi elektis tiun, kiu estis pli proksima, transpaŝis trans duonputrinta kadavro de ia ruĝobruna ĉevalo, kiu kuŝas tie ĉi en koto apud ŝipeto, kaj pasis al direktilo. Ni debordiĝis. Ĉirkaŭe estas la maro jam brilanta je matena suno, antaŭe sidas maljuna ŝipano en kamellana supervesto kaj juna blondhara knabo, kiuj remas silente, fervore. Ŝipoj kaj ŝipetoj estas dismetitaj ĉirkaŭe; kaj malamikaj ŝipoj vidiĝas malproksime en la maro.

Ni albordiĝas al Grafa albordiĝejo, kie amasas jam multaj diversaj ŝipetoj.

Sur la kajo brue movetiĝas amasoj da grize vestitaj soldatoj, nigre vestitaj ŝipanoj kaj diverskolore vestitaj virinoj. Virinoj vendas bulkojn, viroj kun samovaroj krias: varmegan sbitenon (rusa miela zingibra trinkaĵo)! kaj ĉi tie, sur unuaj ŝtupoj, senorde kuŝas rustiĝintaj kuglegoj, bomboj, kartoĉoj kaj pafilegoj el fandita fero; iom pli malproksime estas granda placo, sur kiu senorde kuŝas iaj grandegaj ŝtipoj, pafilegaj stabloj, dormantaj soldatoj, staras ĉevaloj, veturiloj, verdaj kestoj kaj pa-