kiel en idolana moralo, unikan necesan sinsekvecon, por akiri la virtojn, aŭ ŝtupojn, por atingi bonan vivon.
La virtoj de Platono, komenciĝante per abstinenco, dank’al kuraĝo kaj saĝeco, atingadis la justecon; la virtoj de kristanoj, komenciĝante per abnegacio, dank’al sindonemo al la volo de Dio, atingas bonvoleman, senliman amon.
La homoj, serioze konvertiĝintaj al la kristismo kaj celadintaj sin kutimigi al bona kristana vivo, ĝuste tiel komprenadis la kristismon kaj ĉiam komencadis la bonan vivon per abstinenco de siaj voluptoj, bazita sur la sindetenemo de idolanoj.
Krista doktrino nur tial anstataŭis la idolisman, ke ĝi estas alia kaj pli alta, ol la idolisma. Sed Krista doktrino, same, kiel la idolismo, kondukas homojn al vero kaj bono; ĉar la vero kaj bono estas ĉiam la samaj, — la vojo al ili devas esti ankaŭ la sama, kaj la unuaj paŝoj sur tiu vojo neeviteble devas esti la samaj, kiel por kristano, tiel por idolano.
Krista doktrino pri la bono diferencas de l’idolisma nur per tio, ke la idolismo estas doktrino de fina perfektiĝo; la kristanismo — de senfina perfektiĝo. Platono, ekzemple, montras kiel idealon de perfektiĝo — la justecon; la idealo de Kristo estas senfina perfektiĝo en amemo. „Estu perfektaj, kiel Patro via ĉiela“. El tio rezultas malsama rilato de l’idolismo kaj de l’kristismo al diversaj gradoj de virtoj.
Laŭ la idolismo plej supera virto estas atingebla kaj ĉiu grado de atingo havas sian relativan signifon; ju