Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kelkaj vortoj kiel antaŭparolo.

Ho, kiel bela estas la mondo, tiel revas la poetoj, dum tie fluas sango, larmoj, regas mizero. Ho, via popolo estas tiom gastama, tiel oni flatas, — sed dum mia restado tie mi spertis la malon. Ho, ho, oni diras, ke la edzeco de gesinjoroj „U.“ estas vere modela, plenfeliĉa — sed nur la brava domhundo scias pri la sur la kapo de matene hejmveninta edzo disrompitaj potoj, teleroj ktp. Do ĉio sur la mondo nur estas relativa, neniam oni ĝeneraligu, sed sole ĉiam nur prijuĝu la unuopolon. Sed laŭ kiu principo, laŭ kiu perspektivo vi prijuĝu miajn „Skizojn el Esperantujo“? Idealoj ŝanĝas, senmoderniĝas aŭ ĉesas esti tiaj post efektiviĝo; moroj, kutimoj eĉ tutaj mondkonceptoj malaperas. La mondhistorio estas nia plej bona pruvo kaj instruanto, ke nenio sur la mondo havas daŭron, — eterne nur estas kaj restas la ŝanĝo…

Kial mi faris tiun ĉi „antaŭparolon“? Simple tial, por montri al vi, ke miaj skizoj kaj tipoj — kvankam mi desegnis ilin el la perspektivo de l’ homa komprenemo kaj pardonemo — tamen estas kaj restas nur relativaj, do la esperantista popolo rajtas nek kulpi nek fieri pri ili.