Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/445

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam mi estis dudekkvinjara, mi troviĝis iam en la festĉambrego de Trocadero, por aŭskulti koncerton. Sur la tria vico de apogseĝoj liniiĝantaj antaŭ mi, sidis rava junulino. Sed inter mi kaj tiu junulino staris vasta sinjorino superita de larĝranda ĉapelo; kaj por vidi la aktorojn mi estis devigata min klini ĉu dekstren ĉu maldekstren. Tiam, (stranga afero!) kiam mi min klinis dekstren, la ĉapelo de mia junulino estis ruĝa, sed kiam mi min klinis maldekstren, tiu ĉapelo, kvankam konservante la saman formon, fariĝis blua. Mirigite de tiu nekomprenebla por mi ŝanĝiĝo de koloreco, tuj kiam la spektaklo estis finita, mi rapidis al la loko, en kiu troviĝis mia junulino; kaj mi estis sufokita de mirego, vidante du junulinojn kapvestitajn, la unua de ruĝa kaj la dua de blua samforma ĉapelo. Tiuj junulinoj sammaniere vestitaj ŝajnis tiel similaj, ke estis neeble ilin diferencigi unu el la alia; kaj nur la malsameco en la koloro de iliaj ĉapeloj ebligis tiun diferencigon. Por la unua fojo mi vidis du ĝemelinojn.

Post kvin jaroj, unu el miaj kuzoj edziĝis, kaj petis de mi, ke mi fariĝu lia honora fraŭlo. Kompreneble oni min prezentis al honora fraŭlino. Kiam la ceremonio en la preĝejo estis finita, ni revenis al la hotelo, en kiu festiĝis la geedziĝo; kaj, atendante la festenon, ĉiuj invititoj vagadis en la salono. Kiam alvenis la momento por aliri al la manĝoĉambro, mi ekprezentis mian brakon al mia