Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/447

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sed mi estas plene resanigita; vidu mem. Kaj li montris tute nedifektitan genuon, sur kiu vidiĝis nenia marko de cikatro. Mi havis antaŭ okuloj veran miraklon. Sed mi tre malfacile akceptas la miraklojn: kaj vidante, dank’ al mokema rideto, kiu flugetis sur liaj lipoj, ke, kiel oni diras en Francujo, mia juna kliento pagis al si mian kapon, mi diris subite:

— Certe vi devas havi ĝemelan fraton: kaj estas via frato, tiu, kiu estis vundita.

Iom mirigite, li konfesis, ke mia diagnozo estis ĝusta. Dum multaj jaroj mi restis la kuracisto de tiu familio: kaj kiam mi estis petita apud unu el fratoj, mia unua demando estis:

— Ĉu vi estas la bicikletulo, aŭ ne? Ĉar nur la cikatro de l’ genuo ebligis, ke mi ilin diferencigu.

Cetere la gepatroj demanditaj faris la samajn respondojn, kiel la gepatroj de la du junulinoj antaŭe cititaj. Ĉe iliaj filoj montriĝis samaj emoj, karakteroj, fartoj, kaj fine frata amemo pli supera ol tiu, kiu ĝenerale ekzistas inter la aliaj fratoj.

Dum mia vivado jam longa, mi havis kelkafoje okazon renkonti sur la strato aŭ en vagonoj ĝemelojn aŭ ĝemelinojn, sed pli ofte ĝemelinojn.

Tio kompreniĝas. La junuloj estas pli sendependaj, povas promenadi solaj, kaj oni ne devas ilin akompani, kiel, dank’ al niaj francaj moroj, oni faras por la junulinoj. Pro tio la fratoj ne estas ĉiam kune, kiel tio okazas por la fratinoj.

Sed pri tiuj hazardaj renkontoj mi ne havas sciigojn; sekve mi ne povas pri ili paroli science.

Ĝis nun mi estis konstatinta la ĝemelecon nur ĉe junaj homoj; kaj mi min demandis, ĉu tiu strangeco daŭras dum la tuta vivado, aŭ kontraŭe ĉu kiam la ĝemeloj