Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sed tiu anaso estos multe tro kuirita! Ĉu vi mokas min, farante tian fajron, dum mi ne ĉeestas? Tamen mi sendis Josefinon ... Kaj, sin klinante sur la manapogilon de la ŝtuparo, ŝi vokis:

— Josefino, Josefino.

— Jen, jen, respondis la malfeliĉa knabino, rapide malsuprenirante la ŝtupojn.

— Nu, ĉu vi kredas. ke mi vin resendis antaŭ nelonge por ploretadi en via ĉambro? Zorgu do pri la tagmanĝo, dum mi preparos la manĝilaron.

Josefino eniris en la kuirejon, unu el tiuj vastegaj kuirejoj provincaj, kiajn Parizanoj neniam konis. En la granda monumenta kameno, okupanta la tutan dekstran flankon, flamis klara fajro el branĉetoj, kiu orumis de bela flava koloro alloganta la kortbirdojn trapikitajn ĉirkaŭ longa trapikilo senhalte turniĝanta. Meze de la ĉambro, tablego el kverkaĵo masiva estis kovrita de ĉiuspecaj iloj; dum, sur la alia flanko, kupraj kaseroloj, korekte ordigitaj sur sama linio, laŭ sia grandeco, helege brilis, frapitaj de sunaj radioj enirantaj tra la fenestro.

Eŭlalio, kiu enuis, tute sola en sia ĉambro, malsupreniris en la manĝoĉambron kun sia infaneto, kiun ŝi mamnutris. Ŝi rigardis Helenon preparantan la manĝilaron:

— Ĉu mi povas vin helpi, panjo?

— Ne, filino mia, vin sufiĉe okupas via naskito. Ĝin suĉigu, por ke ĝi ne ĝenu nin, post kelke da tempo. Nur tion oni petas de vi.

Sinjorino Linŝardo daŭrigis sian laboradon, viŝante tre zorgeme unu post la alia la erojn de belega fajencmanĝilaro el antikva fabrikaĵo Rouen’a, kiu estus paliginta pro dezirego antikvaĵiston. Jam multaj kolektantoj proponis al Andreo, por ĝin aĉeti, nekredindan monsumon. Sed por neniu prezo tiu ĉi konsentis ĝin forlasi. Ĝi estis familia memoraĵo: kaj Linŝardoj, la plej potencaj kultur-