Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sed fine, kio al vi povis kredigi ke ...

— Nenio, amiko mia, nur antaŭsento.

— Sed kion respondi ?

— Sidiĝu kaj skribu:

« Sinjoro,

« Estas petolaĵoj, kiuj preteriras ĉiujn limojn; ĉar vi devus kompreni, ke markizo de Prelongo ne povas akcepti kiel bofilon la nepon de sia iama lakeo. »

Raŭlo, markizo de Prelongo.