Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sed kion do li havas? Kion do li havas? Ĉu li estas freneza? Por koni la kaŭzon de tiu neklarigebla ekscitego, ŝi resupreniris al la ĉambro de sia filo.

Dum sinjorino Linŝardo penade reordigis tiun elrenversitan ĉambraron, ŝi ekvidis paperan buleton, kiu ruliĝis ĝis la fenestro. Instinkto ŝin avertis, ke en ĝi ŝi trovos la vorton de l’ enigmo. Ŝi do malleviĝis, prenis la objekton, ĝin zorge malfaldis, legis kaj komprenis. Ja ĝi estis la markiza letero, ĉifita de Viktoro kaj malproksimen ĵetita.

Siavice la riĉa farmomastrino paliĝis: flavaj fajreroj eliris el ŝiaj okuloj; ŝiajn manojn agitis konvulsia tremado; sufokiĝante, ŝi estis devigita sidiĝi en apogseĝon. Sed rapide ŝi resaniĝis: malamegema, ŝi murmuris:

— Ha! markizo, vi pentos pri via aroganta letero; iam vi komprenos, ke vi estus estinta pli prudenta tranĉinte vian manon ol ĝin skribinte.

En tiu momento, Andreo, kiu de malproksime ekvidis sian filon kuradantan kvazaŭ frenezulo, senprokraste revenis, timante malfeliĉaĵon. Kiam li vidis sian edzinon kun brovoj krispiĝantaj, kun malbona vizaĝo, sidantan meze de mebloj duonrompitaj do la Viktora kolerego, li ekkriis:

— Kio do okazas? Kion tio signifas?

— Tio signifas, karulo, ke por sinjoro de Prelongo vi estas ĉiam nur la filo de lia iama lakeo.

Andreo eksaltegis pro la insulto.

— Kiu diris tion?

— Legu.

Heleno prezentis al sia edzo la leteron de la markizo. Tiam ŝi devis liveri klarigojn, ĉar Linŝardo ne konis la klopodon provitan de Viktoro. De la unuaj vortoj, li respondis, ke lia filo estas juna malhumilulo, kiu ricevis nur tion, kion li meritis. Tamen ge-Prelongoj povus uzi terminojn malpli ofendajn. Ili estas tre feliĉaj, havinte lakeon, kiu bonvolis al ili redoni ilian aŭ prefere sian