Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

l’ ombro de arboj, ili mallaŭte daŭrigis la balbutadon de tiuj amaj paroloj, maljunaj kiel la amaso de jaroj, sed tamen eterne junaj, ĉar oni ilin elparolas nur dum la dudeka. Ili restis tiel ĝis horo tre vespera, premante reciproke siajn manojn, al si ridetante, sentante sur sin la pezon de siaj rigardoj, kiujn ili ne povis vidi en la senlumeco. Ŝafo, kiun post la ekvespero oni liberigis en la parkon por forkurigi la ĝardenŝtelistojn, mirante pro tiuj du ombroj sidantaj sur benko, kiuj ŝajne faris nur unu, venis ilin flari: ilin rekoninte, ĝi kuŝiĝis antaŭ iliaj piedoj. Kiam, ne sen bedaŭro, ili estis devigitaj reeniri, la junulo altiris al sia brusto sian novan amikinon. Ameme ŝin preminte en siaj brakoj, li almetis sur la frunton de l’ adoratino siajn varmegajn lipojn. Valentino ektremis, kaj rapide sin demetis el la premado ŝin ĉirkaŭanta. Fine, al si ridetinte ankoraŭ dum iom da tempo, la geamantoj senparole disiĝis.

La morgaŭan matenon, la junulino sentis ankoraŭ sur sia vizaĝo la premon de Frederikaj lipoj. Ŝajnis al ŝi, ke tiu kisado profunde penetris en ŝian karnon, kaj ĝin markis kiel ruĝa fero. Ŝi estis konvinkita, ke ĉiuj, kiuj ŝin renkontas, devas ĝin ekvidi.

Kelkaj tagoj fluis. La limtempo fiksita de sinjoro de Ruvezo por lia eliro jam estis pasinta: tamen la grafo ĉiam restis. Ĉiuvespere la juna oficiro kaj Valentino lasis en la salono la reprezentantojn de l’ oficiala amo, kaj rapide sin kaŝis en malluman angulon de la parko, kie ili estis certaj, ke oni ne ilin malhelpos. Tiu loko troviĝis apud la ruinforma dometo, konstruita antaŭ jam kvardek jaroj de la avo de Matildo.

Interne de ĝi troviĝis ĉambro, okupita de fraŭlino de Prelongo, kiu ĝin aliformigis en specon da buen-retiro, por ŝia propra uzado. Ofte la junulino ĉi tie pasigis la varmajn horojn de la tago.