Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

falegis sur la terason. Blindigite de fulmofajroj kaj de hajleroj, kiuj skurĝis lian vizaĝon, la grafo havis nur tempon malfermi la pordon de la dometo, kiu feliĉe ne estis ŝlosita, kaj diri al sia amikino:

— Eniru tien. Sed en la ĉambro regis plena senlumeco. Valentino, kiu konis ĝian aranĝon, trafis palpetante la larĝan turkan kanapon, sur kiun ŝi faletis; dum la grafo, kiu, kiel ĉiuj fumantoj, portis sur si alumetojn, ekbruligis unu el ili. De tempo al tempo la lumego de fulmofajro, enirante tra la mezepokaj fenestretoj, eklumigis al la ĉambro, per rebrilo dubeblua de bruligita sulfuro.

Ĉar Matildo venis en sian buen-retiron nur dum la tagmezo, ŝi opiniis, ke estas senutile meti en ĝin ian lumigilon. Tie do vidiĝis nek lustro, nek kandelabro, nek eĉ lampo. Fine tamen, en unu el kandelingoj de la fortepiano, Frederiko trovis malnovan peceton da kandelo, ĉi tie forgesitan kredeble de multaj monatoj, kaj ne superantan la vitroringon de l’ ingo. Li ĝin ekbruligis.

Lumigite de tiu ŝanceliĝanta flamo, kies malforta lumeto ne povis kontraŭbatali la lumegon de la fulmotondro, la angulo de la ĉambro. en kiu troviĝis la turka kanapo, restis en la duonombro. La junulo tien sin direktis, sidiĝis apud sian amikinon, kaj ŝin altiris al sia koro. Pro la nekonscio kaŭzita de la teruro, Valentino sin kaŝis sub la veston de Frederiko, apogis sian kapon kontraŭ lian bruston kaj fermis la okulojn. El ŝiaj haroj, el ŝia tuta persono eliĝis malkvietiga parfumo, kiu supreniris al la cerbo de la junulo kaj fine lin malsaĝigis. Li sin klinis, renversis malantaŭen la kapon de la junulino, kaj almetis sur ŝiajn lipojn longan kisadon, kiun ŝi nevole redonis, kiam la kandelo tute brulita subite estingiĝis.

La fulmotondro kvietiĝis, aŭdigante nur post longaj intertempoj ian malproksiman tondreton. Post kelkaj minutoj Valentino ekpuŝis grandan kriadon: kaj la