Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Anstataŭ malakceliĝi pro la reciprokeco, lia amego kontraŭe pli kaj pli kreskis. Ĉiunokte li supreniris sur la tegmenton, sin lasis gliti al la zinka defluilo, ĝin sekvis, malsuprenrampis laŭlonge de la fulmoŝirmila ŝnurego, flankenrampis sur la mallarĝa kornico de la turo, grimpis sur la blazono de Prelongoj kaj de ĝi eksaltegis en la brakojn de Valentino. Tiu aera promenado kiu, la unuan fojon, ŝajnis al li nereala, nun estis por li nur infana ludo, tiele al ĝi li kutimis.

Ian tagon, li rimarkis, ke la granita ŝtonplato ne aliĝis al la muro tiel firme kiel li tion kredis. De sescent jaroj ĝi tie troviĝis, kaj la pluvo, la varmo, la frosto iom post iom dispecigis la cementon; la ŝanceloj al ĝi truditaj de la junulo finis la difekton: kaj nun ĝi staris nur proprapeze.

Unufojon eĉ ĝi tiel ŝanceliĝis sur sia fundamento, ke Frederiko timis, ke ĝi tute balanciĝos kaj falos, lin forportante kun si. Pro tio nun li ĝin ekkaptis nur tre singarde. Ĉar li konis la pian amon, kiun al ĝi sentis la markizino, li estus dezirinta ŝin sciigi pri tio: sed li ne povis tion fari kaj samtempe ne perfidi siajn intervidiĝojn. Do, kvankam tio lin multe ĉagrenis, li decidis, ke li silentos.


Du tagojn nur sinjoro de Ruvezo estis ankoraŭ pasigonta en Prelongo. Pli longatempe prokrasti estus grava malprudentaĵo, kiu lin riproĉigus de liaj ĉefoj kaj malutilus lian plialtgradiĝon. Kun profunda malĝojo li vidis alvenanta la tagon en kiu li eliĝos el sia adoratino: sed tio, kio pligrandigis lian ĉagrenon, estis la malcerteco ĉu li ankoraŭ ŝin vidos aparte antaŭ sia eliro.

Ĉar la vento subite maliĝis. Post la varmaj tagoj de la antaŭa semajno postvenis senĉesa pluvado, kiu dronigis la kamparon en oceanon de grizaj vaporoj. Ĉielo, horizonto, kampoj, ĉio uniformiĝis en tiun unutonan koloron, kiu ŝajnas vesti de funebra vualo pensojn kaj