Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/227

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉar vi nun kuraĝigas, mi riskas mian peton. Kial, kiam ni rajdas amike, flankon kontraŭ flanko, vi amuze instigas tuj vian rajditon al rapidegaj galopoj kaj al senfinaj kuradoj?

— Al mi estas netolereble ĉiam rajdi paŝe, kiel vendistino de ĉerizoj.

— Vi estas prava: kaj mia pripenso al vi ŝajnas ridinda.

— Ne, amiko mia. Nur estas afero, kiun vi ne kuraĝas konfesi. La rajdado vin lacigas: sed vi estas tro ĝentilhomo por tion konsenti; kaj vi pli amas vin pereigi ol min forlasi. Nu, jen estas tio, kion mi al vi proponas. Ĉar tiu ekzercado tre taŭgas al mia farto, mi rajdos ĉiujn duajn tagojn, kaj mi donos al vi la tagon intermezan: vi mem decidos pri la distraĵoj de la posttagmezo. Ĉu tio plaĉas al vi?

— Vi estas anĝelino, kara adoratino. Ho! kiel senpacience mi atendas la momenton en kiu mi fariĝos via edzo: tiam mi vin apudestos senĉese kaj ne dum kelkaj horoj ĉiudutage.

— Tio venos; neniu forkuras sian fatalon. Tuj kiam sinjorino de Blasano estos tute resanigita ...

— Sed ŝia farto fariĝas multe pli bona. Tiumatene la kuracisto diris, ke baldaŭ ŝi povos sin levi kaj paŝi.

— Jes, kun lambastonoj. Konsentu, amiko mia, ke sinjorino via patrino ne povas figuri tiamaniere en sekvantaro. Havu paciencon.

Tio, kio estis dirita, estis farita.

La markizino multe suferis, devigata vivi dum la tuta vintro en tiuj grandaj kastelaj ĉambroj, kiujn arbtrunkoj tage kaj nokte brulantaj en vastaj kamenoj, varmigis nur tre neperfekte. Dum la tuta tago, ŝi restis frostsenteme sidanta antaŭ sia fajro. Pro tio, Matildo ŝin anstataŭis en la disdono de ŝiaj almozoj. La junulino rapide plenumis sian taskon: poste, galopegigante sian ĉevalon,