Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/230

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sed, sinjorino, respondis la maljuna pastro, mi vidas en ĝi neniun ofendon al vi. Tiu letero estas tre ĝentila kaj tre respektplena. Fraŭlino de Savinako diras ke ŝi volas sin dediĉi al Dio. Kompreneble ne estas mi, kiu ŝin riproĉos pri tio.

— Mi estas tre mirigita. sinjoro Benojto. Neniam mi rimarkis ĉe ŝi ian inklinon al la religia vivo.

— Ĉu vi ne diris al mi, ke fraŭlino Valentino amis sinjoron de Ruvezo? Ĉar bedaŭrinde tiu brava junulo kredeble pereis, ŝi prenas vualon: sed tio ĉiutage vidiĝas.

Funde, la tri kvaronoj de religiaj emoj estas kaŭzitaj de amaj ĉagrenoj. Tiu sento malaperu, preskaŭ ĉiuj monaĥinejoj fariĝos tuj senmonaĥinaj.

— Sed vi bone vidas, ke ŝi ne amas nin, ke ŝi neniam amis nin: sen tio, ŝi estus petinta de ni konsilon, ŝi estus invitinta nin al sia vualpreno. Kontraŭe, ŝi eĉ ne konigas al ni sian adreson. Estas evidente, ke ŝi volas rompi ĉiun rilaton kun ni.

— Ŝi obeas senton, kiun mi komprenas kaj aprobas. Vin vidinte, eble ŝi timus ŝanceliĝon. Por resti forta en la ofero de sia vivo rompita, kiun ŝi volas prezenti al Dio, ŝi antaŭ ĉio deziras esti influita de nenia memoro, de nenia amikeco.

Tiu parolo de la paroĥestro donis al la letero de fraŭlino de Savinako sencon neatenditan sed ironian. Sinjorino de Prelongo respondis:

— Eble vi estas prava, sinjoro paroĥestro. Sendube estas pro troo da dankeco, ke Valentino montriĝas tiel maldankema.

— Ekstremaĵoj tuŝiĝas, respondis sentence la abato, nesciante ke li tiel ĝuste parolis.

Oni eksidiĝis al la tablo. Matildo ne estis ankoraŭ reveninta.

— Estas tre nesingardeme, diris la markizino, malfruiĝi tiel vespere, en tiu jarepoko, kiam la nokto alvenas tiel rapide.