Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ulinon, kiun la tero ĝis nun portis. Sed estas aŭ prefere estis inter ni sociala interspaco tiel vastega, ke tia revo, en tiu epoko, estis rajte konsiderinda kiel la plej nekuracebla frenezaĵo. Nu, tiun interspacon mi ĵuris, ke mi malaperigos. Hodiaŭ mi kredas, ke mi sukcesis.

— Tiun junulinon ĉu mi konas? interrompis naive la bona paroĥestro.

— Nu, ekkriis Viktoro, kolereta pri tia spiritmalrapideco, ĉu vi ne divenis, ke mi parolas pri fraŭlino de Prelongo?

— Pri Matildo, pri la filino de la markizo?

— Jes, pri ŝi, sinjoro paroĥestro. Ĉar mi ne povis ŝin malsuprenirigi ĝis mi, mi volis min suprenirigi ĝis ŝi. Mi elektis la militan profesion ne inkline, kredu min, sed kalkule. Ĉar la glavo nobeligas. Ĝi sola estas inda por loki viron kiel min, sentitolitan kaj senprapatran, sur la saman socialan rangon ol la idinon de antikvaj ferarmitaj herooj. Ĉu vi opinias, ke mi estis malprava?

— Mi tion ne diras: ĉar kontraŭe ... Subite la abaton interrompis malsonora bruo, kaŭzita de peza objekto falanta en la apuda ĉambro.

— Daŭrigu, sinjoro Benojto; nenio grava. Kredeble meblo, kiun servistino mastrumante faligis. Vi diris: kontraŭe ...

— Ha, jes: mi diris kontraŭe la markizo vin multe ŝatas: eble la markizino montriĝos malpli konsentema, pro via nomo, kiun ŝi trovas tro ... kiel mi dirus?

— Diru la vorton senvestitan ... tro malnobelan.

— Jes, la vorto estas ĝusta: sed ili timis vin ĉagreni. Do nur via nomo malplaĉas al ŝi; ĉar ŝi deziras por sia filino titolitan edzon. Sed mi estas konvinkata ke, funde de ŝia animo, viaj indoj multe ŝin allogis; sed tion ŝi ne volas konfesi. Pri Matildo ...

— Pri Matildo ..., ripetis Viktoro kortuŝe, sin klinante al la lipoj de la maljuna pastro, kvazaŭ li volus diveni parolojn antaŭ kiam ili eliros.