Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/262

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gita pri tiu rapida determino, al ŝi donis la permeson. La morgaŭan matenon, fraŭlino de Prelongo veturis al Parizo, akompanata de Josefino. La markizo mem kuniris kun sia filino al la stacidomo, kaj prenigis la du biletojn per sia ĉambristo.

— Precipe, li diris al Matildo, ŝin ameme kisinte, tuj kiam vi estos alveninta, ne forgesu skribi al ni.

La junulino ruĝiĝis, ĉar ŝi ne pripensis tiun detalon tamen tre antaŭvideblan. Sed ŝi respondis maltime:

— Ho! patro mia, vi povos fidi al mi.

La vagonaro ekruliĝis.

En la Blazurba stacidomo, la du vojaĝantinoj ne rimarkis viron, vestitan de jako el griza drapo, kiu scivole ekzamenis la internon de ĉiuj unuaklasaj fakegoj. Alveninte al tiu en kiu troviĝis la junulinoj, li puŝis unu Ha! de kontento; kaj lia vizaĝo eklumiĝis. Ekzameninte tre atentege fraŭlinon de Prelongo, kiu malsupreniris sur la fervojan trotuaron, tiu individuo rigardis rapide ĉirkaŭ si. Vidinte ke neniu lin rimarkas:

— Fraŭlino Brantino, li petis mallaŭte.

— Estas mi, respondis la vojaĝantino mirigita, ĉar al ŝi parolis tiu viro tute nekonita de ŝi.

— Leteron por vi, li diris, ĵetante la koverton al li komisiitan de Viktoro.

Kaj li malaperis mezen de la vojaĝantaro. Josefino pli kaj pli miregigita sin mallevis por kolekti la leteron, kaj serĉis okule la senditon. Sed Duponto, jam plenuminte la unuan parton de sia tasko, zorgis pri la efektivigo de la dua.

— Letero de Viktoro, murmuris la junulino. Kion li povas diri al mi? Ni vidu.

Ŝi legis:

Mia kara Josefino,
Ne forlasu vian vagonon. Ĉar via bileto taŭgas por Parizo, daŭrigu vian vojaĝon. Venu al mi, ĉe la strato de