Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/266

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio, ili transiris ne rimarkite. Plie Duponto estis zorge skrapinta la nomon de la barko kaj de ĝia kutima haveno, por malfaciligi la informiĝojn, se pli posttempe ili estus surprizitaj.

Alveninte al unu kilometro de la promontoro sur kiu estis konstruita la domo de l’ eksgardisto, Duponto alproksimiĝis al la marbordo, alligis sian barkon kaj atendis la nokton. Kiam la suno estis subirinta, li mallevis la velon kaj prenis la remilojn. Naĝante tre singardeme, li sin direktis inter la ŝtonegoj dissemitaj en la maro, kaj trafis sen okazintaĵoj la rodeton montritan de Viktoro. Tien alveninte, li estis treege mirigita, trovante antaŭ si pordegon larĝe malfermatan, kiu ebligis la aliron en kavernon, kies kapitano kredeble ne konis ekziston, ĉar li ne parolis pri ĝi.

Ĉar la maro estis alta, la barko facile penetris en ĝin. Sentante ke li estas ŝirmita for de ĉiuj maldiskretaj rigardoj, Duponto ekbruligis lanternon, kaj ne povis kaŝi sian ĝojon, vidante la eltrovon de li faritan.

— Ni estos en vera palaco, li diris al sia kunulino. Ni povos atendi tute senriske, ke la fariĝo estu plenumita. Almenaŭ ni estas certaj, ke ni ne dormos sub la ĉielaj steloj: tio ne estas malŝatinda.

La maro rapide malaltiĝis. Post duono da horo, la boato pli kaj pli kliniĝis, kaj fine flanken kuŝiĝis sur kuŝujon el maldika sablo. Duponto ĝin fortike alligis al unu el kolonoj kiuj subportis la arkaĵon. Poste eltirinte el sako la nutraĵojn difinitajn al la vespermanĝo, li etendis sur lokon sekan la matracon de Josefino, deziris al la junulino bonan nokton, kaj eliris el la groto.

Supren rampinte ĝis la supro de la krutaĵo, li vagis ĉirkaŭ la domo.

Ĉio silentis. Pordo kaj fenestroj estis fermataj: neniu lumo filtris tra la fendoj.

— Bone, li diris; mi povas dormi trankvile. La afero ne okazos dum tiu nokto.