Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/271

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun la adreso al viaj gepatroj, en la koverton en kiun mi metos la mian; kaj mia amikino ĝin ĵetos en la skatolon de la poŝtoficejo, kiu troviĝas apud la monaĥinejo.

— Bonega ideo! Ĉu estas vi, kiu tion elpensis?

— Dio mia! ne, respondis modeste la patrino Kamuŝo; mi ne havas sufiĉe da imago. Sed tio estas rimedo ĉiutage uzata. Mi nur imitas tion, kion mi vidis multfoje faritan ĉirkaŭ mi.

Fraŭlino de Prelongo skribis al sia patrino, ke ŝiaj antaŭvidoj ne ŝin erarigis. Ŝi trovis Valentinon farantan sian novicecon ĉe Ursulinoj; sed ĉiuj monaĥinoj kaj precipe la Superulino estas konvinkitaj, ke ŝi ne havas la inklinon. Ŝi cedis al premado; sed ŝi decidis, ke ŝi baldaŭ eliros el tiu monaĥinejo, en kiun ŝi eniris devigite kaj tute nevole. Matildo aldonis, ke ŝi ne povas rakonti en letero ĉion, kion ŝia amikino al ŝi konfidis: sed ŝi estis prava, nesuspektinte ŝiajn korsentojn.

— Kredeble estos Valentino mem, diris la junulino finante, kiu konigos sian historion, kiam ŝi revenos Prelongon por ĉeesti ĉe mia edziniĝo.

Tiu letero, sendita al Parizo, kaj resendita el Parizo al la kastelo, multe ĝojigis la markizinon. Ĉar ĉiam doloras la malestimo kaj la malbeno al tiuj, kiujn oni multe amis. Pri Matildo, ŝi estis tre feliĉa; ĉar ŝi antaŭvidis la finon de suferoj kaj la revenon al Prelongo, konvinkata ke neniu suspektis la sennombrajn kortuŝecojn sentitajn de ili ambaŭ, dum tiuj ses longaj monatoj.

Pri Valentino, kvankam ŝi same estis tre feliĉa, sentante sin baldaŭ liberigota, tamen tiun feliĉon venenigis la certeco, kiun ŝi nun havas pri la morto de Frederiko. Kiam Matildo ne troviĝis apud ŝi, ofte ŝi ploris dikajn larmojn, pripensante ke tiu etulo, kiun ŝi sentas en sia internaĵo tiel moviĝantan kaj tiel viveman, estos forlasita de sia naskiĝo, ĵetita en la nekonaton, kaj pasigos sian tutan vivadon, malbenante la gepatrojn, kiuj ĝin naskis.