Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/333

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Sinjorino.
La sola afero farota de ĝentilhomo, en la situacio en kiun vi min metis, estas la evito de ĉiu skandalo difektonta lian nomon.
Mi esperas ke vi bonvolos imiti mian sintenadon, kaj ke vi ŝirmos kontraŭ ĉia malpurigo blazonon iam gloran, kiu estas nun la via.
Mia farto jam tre malforta estis tre ŝancelita de la terura bato, kiu min frapis. Mi sentas, ke la ligilo nur leĝa, kiu nin unuigas, estos baldaŭ rompita.
Pro tio mi al vi permesas, kaj eĉ mi petas de vi, ke vi prizorgu pri tiu infano, senkulpa konsekvenco de la kulpo farita.
Baldaŭ vi povos ĝin rajtigi, edziniĝinte kun ĝia patro.
Ĉar ni ne nin revidos, mi profitas tiun cirkonstancon, por sendi al vi eternan adiaŭon.
BLASANO.

La juna virino povis tre malfacile daŭrigi ĝis la fino la legadon de tiu malvarmega letero, en kiu sentiĝis nerevokebla decido.

— Ha! ekkriis la markizo, li ankaŭ kredas al la kulpo farita. Tiu vorto en ĝi troviĝas tutlitere skribita. Kion vi faros por lin senerarigi? Kion vi respondos, filino mia? Falinte sur apogseĝon, kun kapo inter siaj manoj, Matildo ploregis.

— Ĉu vi min aŭdis? Se vi ne estas kulpa, tamen vi ne povas lasi vian honoron minacatan de tia dubo.

— Ĉu mi povas respondi ion ajn? Mi estas envolvata en reto de ŝajnaj pruvoj, kies rompo ne estas farebla de mi. Mi diras nur unu vorton: mi estas senkulpa. Tiu anonima letero estas malnoblega kalumnio. Pli malfrue ia vero eksplodos. Tiuj, kiuj min kulpigas hodiaŭ, kaj vi mem inter la unuaj, mia patro, hontos pro siaj maljustaj suspektoj. Kiam sonoros la horo de la rehonoriĝo, la mal-