Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/342

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tataŭis Laŭrenton alirintan al la lito de sia mortanta patrino, vane provis revivigi la dukon. La kuracisto tuj alvokita nur povis konstati la morton. La telegramo aldonis ke la patrindukino, sciigita tro maldelikate de mallerta amiko, estis tiel forte frapita de tiu neatendita batego, ke ŝi estas malsanega. Oni eĉ malesperas pri ŝia resaniĝo.

Kiam li revenis al la Blasana kastelo, la duko havis nur unu ideon: sin liberigi el ekzistado, kiu pezas sur lin, forkuri al tiu rifuĝejo en kiu oni ne suferas plu. Sed tiu pereiga projekto estis neefektivigebla tiel longe kiam Laŭrento tie troviĝos. Ĉar tiu fidela servisto ne lin forlasis eĉ unu sekundon, lia ĉeesto neebligis la plenumadon de tiu deziro. Tial ke la duko ne povis lin forigi kaj samtempe ne naski suspektojn, li atendis ke okazo prezentiĝu.

Gastono neniam portis sian barbon. Ian matenon dum lia ĉambristo lin razis, la duko kredis rimarki ke la vizaĝo de Laŭrento ŝajnas pli malgaja ol kutime.

— Kion do vi havas, bonulo mia, kun via enteriga vizaĝo?

— Ho! via Moŝto, mi estas tre malfeliĉa.

— Kial?

— Mi ĵus ricevis leteron, kiu sciigas min, ke mia patrino estas tre malsana.

— Plendinda fraŭlo! Kial vi ne jam eliris?

— Via Moŝto bone scias, ke mi ne povas lin forlasi.

— Ho! por kelkaj tagoj! Cetere en tiu momento mi fartas sufiĉe bone.

— Se dum mia foresto akcidento ia alvenus al via Moŝto, neniam mi senkulpigus min pro tio.

— Vi trograndigas la gravecon de mia stato. Kiam mi havis fortegan krizon, kelkafoje tri monatoj pasas antaŭ kiam la venonta min doloras; kaj la lasta okazis antaŭnelonge.