Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis invito maskita. Kiam li resupreniris sur sian ĉevalon li diris al si, ke liaj aferoj troviĝas sur vojo tiel bona, per ĉiuj rimedoj li devos altiri al si la bonvolon de Matildo; ĉar ŝia patro ŝajnis tute konsenta pri la efektivigo de liaj projektoj.

Pro tio la junulo tiel lerte manovris, ke senrimarkite li alproksimiĝis la kaleŝon en kiu troviĝis la fraŭlino ankoraŭ kuŝanta. Sin klinante al la junulino, kiu nun ne povis lin forkuri:

— Kredeble mi vin tre grave ofendis, fraŭlino, li murmuris: sen tio mi ne scius kiamaniere klarigi vian sintenadon pri mi. Mi vin petegas, diru al mi pro kio mi malplaĉis al vi, por ke mi povu ripari mian kulpon, se ĝi estas riparebla.

Tio estis dirita per tono tiel humila, tiel submetita, ke ĝi kortuŝis fraŭlinon de Prelongo. Levante la kapon, ŝi rigardis rekte sian interparolanton kaj respondis:

— Vi konsentos kun mi, sinjoro, ke via konduto pri mi estis tute malĝentila. Oni ne persekutas junulinon tiel persiste. Se mia vivo estis minacita, mi devas kulpigi nur vian obstinon.

— Sed, fraŭlino, vi tute malkomprenis miajn intencojn.

Mi persekutis ne vin sed vian ĉevalon, kiu freneziĝis kaj mi tion faris nur por malebligi danĝeron, kiun mi sentis neevitebla.

— En la fino, jes; sed en la komenco.

— Mi ĵuras, fraŭlino: mi estis konvinkita, ke via rajdito subite teruriĝis, kiel kelkafoje tio okazas ĉe iuj ĉevalo timemaj. Sen tio, mi ne estus farinta agon, kiu, mi tion konfesas, estus nur ago de malnoblulo.

La junulinon surprizis la tono de vereco, kiu devenis de tiu lasta frazo. Certe ŝi sentis por la kapitano nenian simpation, sed ŝi estis tro justema por lin kulpigi pri procedo, kiun ŝi, malgraŭvole, juĝis tre korekta, kaj eĉ pro kio ŝi ŝuldis sincerajn dankojn. Do propramove kaj tute afable, ŝi prezentis sian manon, dirante: