Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/422

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

edzo interparoladon pro monaj aferoj. Mi timas, ke fariĝoj similaj al la pasintaj okazintaĵoj renoviĝos.

— Ĉu vi bonvolas permesi al mi, via Moŝto, ke mi efektivigu projekton elpensitan de mi?

— Kiun?

— Ĝi estas malfacile rakontebla. Troviĝas projektoj tiel strangaj, ke ili ne toleras la diskuton. Nur la sukceso ilin aprobigas.

— Mi tute fidas al via inteligenteco kaj al via fideleco. Kio estas farota de mi?

— Kiam sinjoro Linŝardo ĉeestos tie ĉi, montriĝu tre afabla. Proponu al li la trinkon de iu ajn likvoro en via kunesto. Mi prenas sur min la plenumon de la restaĵo.

En la posedaĵo testamentita de la duko de Blasano troviĝis obligacioj elirintaj el la lotrado. Kiam Raŭlo sin prezentis, je la nomo de sia filino, por enkasigi la monsumon, oni respondis ke, ĉar la montitoloj estas nomaj, kaj apartenas al virino edziniĝinta, oni povis fari nenion sen la edza permeso. La grafino estis fortege ĉagrena, eksciante ke en iaj okazoj ŝi devos peti la bonvolon de sia edzo. Tio metis ŝin en stato de malsupereco, kaj ŝin devigis al kompromisoj, kiuj plimultigos la malfacilaĵojn de la batalo.

La markizo estis devigita ŝin kvietigi, dirante:

— Sed, mia kara infanino, vi ne povas vin eliĝi el la leĝo. Cetere mi konfesas, ke via kolereto ne ŝajnas klarigebla. Petu de Viktoro la necesan subskribon; mi estas certa, ke li ne ĝin rifuzos.

Sentante ke ĉiu plendo estas senutila, Matildo komprenis, ke ŝi malobeus sian devon, oferante la utilojn de Valento al la malamo de ŝi sentita al sia edzo. Pro tio, en tiu vespero mem, post sia interparolado kun Josefino, ŝi petis de la komandanto, ĉu li bonvolus alveni al ŝia ĉambraro.

Ne perdinte unu minuton, Viktoro, kiun tia invito mirigis kaj samtempe ĝojigis, sin prezentis al sia edzino.