Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/433

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

roladon, antaŭ kiam li eliros el Prelongo: tiu iu estis Josefino.

Li aliris al ŝi kaj diris:

— Vi estas hipokrita kaj maldankema. Neniun virinon mi amis krom vi: kaj vi pagis mian fidelecon per perfido. La rolo, kiun mi ludis apud mia edzino, estis nur komedio: tion vi sciis tre bone. Mi celis nur unu celon: vin altigi altigante min. Kial do vi min ridindigi al la grafino? Kial vi trinkigis al mi la kloroformon?

— Estas vi kontraŭe, kiu montriĝis malspritulo, ŝi respondis maltime. Mi verŝis la kloroformon en la du glasojn ....

— Kial en la du glasojn? Kial ne en la ŝian sole?

— Ĉu mi konis la glason, kiun ŝi prezentos al vi? Vi estis avertita: vi sentis ke la trinkaĵo havis strangan guston. Kial vi trinkis ĝin? Kial vi ne suspektis la veron? Mi kredis vin pli lerta, ĉar en la pasintaj okazoj vi antaŭvidis aferojn pli malfacile diveneblajn.

Tiu klarigo mirigis Viktoron pro sia simpleco. Li ŝanceliĝis momente, kaj respondis:

— Tre bone. Eble vi estas prava. Sed alian fojon ne estu suspektita: ĉar mi ĵuras, ke mi vin pentigos.

La komandanto elparolis tiujn vortojn, sulkante la brovojn kaj pafante al sia iama amantino rigardon tiel senkompatan, ke Josefino timis.

Kiam ŝi troviĝis sola kun Matildo:

— Mi kredas, via Moŝto, ŝi diris, ke mi estos devigata vin forlasi.

— Kial? Ĉu vi havas ion riproĉeblan al mi? Mi kredis vin sindonema. Vi, same kiel aliaj, min delasas en momento, kiam mi tiel bezonas senti apud mi apogon kaj iom da amikeco.

Larĝaj larmoj ruliĝis en siaj okuloj.

Fraŭlino Brantino sin sentis tre kortuŝita pri tiu doloro.