Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel lia amiko la grafo. Kiam eĉ sinjoro de Blasano konsentus pro amo la perdon de sia nomo, tiam la titolo de li posedita havas neniun valoron, kaj la batalo okazas nur inter du viroj. Sen malhumileco, Viktoro estis konvinkita, ke inter Gastono kaj li la elekto de la markizo ne estos duba. Neniu komparo estis ebla inter tiu junulo pala, senbarba, ido degenerita de antikva raso, kaj la oficiro jam fama, kiu povis briligi antaŭ okuloj de sinjoro de Prelongo antaŭvidaĵon de mirinda estonteco.

Sekve li skribis al la markizo leteron laŭ tiu senco. Li uzis la samajn vortojn iam diritajn de li al sinjoro Benojto, kiam li faris al la maljuna pastro konfeson de siaj projektoj.

La kapitano finis per tiuj vortoj:

— Ĉar vi revas konservi la nomon de viaj prapatroj per la fondo de maĵorato, mi pensas, ke mi liveris pruvojn sufiĉajn de miaj propraj indoj: do tio min kuraĝigas por provi tian edzigan peton.

Poste, zorge releginte sian leteron por bone pesi ĉiujn ĝiajn terminojn, Viktoro ĝin sendis al la patro de Matildo, kaj maltrankvile atendis la respondon.