Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/489

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Forkuru, forkuru. Li vin mortigos.

La markizino rekonis la voĉon de sia filino. Tiufoje, antaŭ ĉiuj atestantoj alkondukitaj de sia edzo, Matildo troviĝis neripareble perdita. Kiam eĉ oni povus ŝin elpreni el la manoj de tiu frenezulo, tamen ŝi fariĝis malrespektita kaj malhonorita por ĉiam.

Subite la rigliloj estis tiritaj, kaj la pordo tute larĝe malfermiĝis.

Sur la sojlo aperis viro kun bronzkolora vizaĝo, kun barbo dika.

Per komanda gesto li montris al la komandanto la ŝtuparon kondukantan al la vestiblo, kaj diris simple:

— Eliru. Aŭdinte tiun voĉon, ĉiuj ĉeestantoj tremetis.

— Sinjoro de Blasano! balbutis Viktoro per sufokita voĉo.

— Gastono! ekkriis la markizino, levante la brakojn al la ĉielo.

— La duko! la duko! murmuris ĉiuj servistoj teruritaj.

— Jes, demono vomita de l’ Infero, la duko de Blasano, kiu eliras el sia tombo, por elpreni el viaj manoj la malfeliĉulinon, kiun vi turmentegas.

La kolerego de Viktoro subite kvietiĝis. Li ellasis teren sian senutilan hakilon. Kun okuloj malklaraj, kun haroj gluitaj sur liaj tempioj, li penis repuŝi per siaj ambaŭ manoj etenditaj la supernaturan aperaĵon starigantan antaŭ li.

— Ĉu vi min aŭdis, krimulo? Mi estas la rajta edzo de la grafino. Kun ŝia permeso, ĉi tie mi troviĝas ĉe mi: sola mi havas rajton paroli estre.

Sed la filo Liŝardo daŭre restis sur la sama loko, ŝtonigita, kun oreloj zumantaj, ne komprenante.

— Ĉu mi estos devigata vin ĵetigi eksteren per miaj brakoj, ekkriis la duko, kiun ekokupis la malpacienco.

Sub tiu insulto, kiu lin verŝis kiel vipbato, la komandanto ŝajnis vekiĝi. Lia vizaĝo ruĝkoloriĝis de purpura