Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiam eĉ la patro de Raŭlo estus estinta milfoje prava, la nova markizino de Prelongo, nur sin vidigante, senkulpigis kaj eĉ rajtigis tiun malrespekteton kontraŭ antaŭjuĝoj de la antikva nobeleca malhumileco. Estis malfacile vidi virinon pli amindan, pli afablan, provizitan de vizaĝo pli simpatia, pli indan unuvorte porti la gloran nomon, kiun Raŭlo ekfaligis en ŝian edziniĝan korbon. Pro tio, sentante la respondecon, kiu pezas sur ŝin, Suzano montriĝis pli ĵaluza kaj pli fiera pri ŝia titolo ol ŝia edzo mem: ŝi senbedaŭre kaj tutkore estus pli aminta la morton ol ĉian ajn fariĝon kapablan, eĉ de malproksime, ĵeti malpuraĵon sur ŝian novan blazonon. Ha! tiu blazono! Ŝi ame ĝin rigardadis dum multaj horoj, ne la maloriginalan kopion, kiu troviĝis desegnita sur ŝiaj juvelujoj, ŝia arĝentilaro, la pecoj de ŝia vestaro kaj la kartuŝoj de ŝiaj kaleŝoj, sed la solan veran, la solan historian, tiun, kiu troviĝis supre de la pordo eniriganta en la grandan nordan turon, tiun blazonon unuvorte, kiun la antikva Vilhelmo skulptigis sur granitplaton, kiam li revenis el Palestino, kaj kiun li sigelis por ĉiam sur la muron de sia kastelo.

Ĉar ĝi estis mirakle savita unuafoje dum Ludoviko XIIIa, kaj duafoje dum la Revolucio, tiu duobla hazardo donis al tiu respektinda restaĵo gravecon de talismano: kaj la juna markizino, iom superstiĉa, sincere kredis, ke la feliĉeco aŭ la malfeliĉeco de la Prelonga familio estas nerompeble alligitaj al tiu ŝtono.

Raŭlo ofte ŝin moketis pri tiu temo.

— Mia kara Suzano, li diris, mi kelkafoje incitetis mian patron, dirante, ke li estas pli reĝema ol la reĝo; sed rajte mi povus vin proklami pli Prelongema ol mi mem, kaj precipe ol la respektinda Vilhelmo, la kreinto de nia familio. Ĉar ni supozu, ke tiu heraldika ŝtono estus estinta rompita, kredeble la kunulo de la sankta reĝo tute simple estus refariginta alian, kaj pri tio neniel estus ĉagreniĝinta.