Paĝo:Verax - Elementa Fotografa Optiko, 1906.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

surfaco ĉe la incideca punkto. La rifrakteco angulo estas tiu, r, formita de la rifrakta radio kun tiu ĉi normalo.

3-e) La sinuso de incideca angulo kaj la sinuso de rifrakteca angulo estas ĉiam laŭ konstanta rilato por samaj substancoj kaj sama luma radio, kia ajn estas la incideca angulo, t. e. la oblikveco de l’incida radio. Tiu rilato estas nomita rifrakt-indico. Ĝi estas la kvociento de la sinuso de l’incideca angulo per la sinuso de la rifrakteca angulo.

La rifrakt-indicoj de la diversaj substancoj estas ĝenerale skribataj per nombroj, kiuj prezentas iliajn rilatojn kun unuo elektita, kiu estas ĝenerale akvo aŭ aero.

Rimarko. Kiam luma radio falas perpendikle al la rifraktiga surfaco, tiam okazos nenia rifrakto: la incida radio kaj la rifrakta estas laŭ la sama rekta linio.

3. — Reflekto.

Dum la rifrakto estas fenomeno okazanta kiam radio trapasas du mediojn, la reflekso okazas kiam la dua medio estas nepenetrebla de la lumo, kaj ĝia surfaco sufiĉe glata. La tuta fenomeno okazas do en la sama medio.

La leĝoj de la reflekto havas iom da simileco kun tiuj de la rifrakto:

1-e). La incida radio (2) kaj la reflekta radio estas ĉiam en sama ebeno perpendikla al la reflektiga surfaco ĉe la reflekteca punkto.

2-e). La incideca angulo (2) kaj la reflekteca angulo estas ĉiam egalaj.

Se la reflekto okazas ĝenerale kiam la dua medio estas nepenetrebla de la lumo tamen ĝi ankaŭ povas okazi kiam la du medioj estas penetreblaj, t. e. diafanaj (transparentaj). Ni tuj vidos (4).

4. — Tuta reflekto.

Kiam luma radio trairas de unua medio en duan malpli rifraktigan (2), de l’akvo aŭ vitro en aeron ekzemple, povas okazi momento, kiam la incideca angulo atingas ian valoron, kaj,