Paĝo:Verda Majo - Verkoj de Verda Majo, 1982.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kontakton kun Kiota Filio de JPEU (Japana Prolet-Esperantista Unio). Ili dediĉis sin al la maldekstra kulturmovado, organizinte en sia lernejo kulturajn rondetojn pri literaturo, nova dramo kaj Esperanto, kaj havis oftajn kontaktojn kun lokaj maldekstraj laborsindikatoj kaj kulturaj organizaĵoj en Nara.

En la 31-a de aŭgusto amasa arestado okazis en Nara-regiono. Tiam estis la somera libertempo. Verda Majo jam veturis al sia hejmo en Tokio. Kiam ŝi revenis al la lernejo je la 10-a (aŭ, laŭ iuj, la 11-a) post la fino de la libertempo, ŝi estis arestita de la polico. Verda Majo estis retenata en la policejo por kelka tempo kaj poste liberigita kaj elpelita de la lernejo.

Reveninte al Tokio, Verda Majo aniĝis al JPEU kaj eniris lernejon por lerni tajpadon, kun la celo sin prepari por Esperanta agado poste. Intertempe, ŝi okupiĝis pri ĉiaj Esperantaj aktivecoj en Tokio, kiel ekz., aniĝi al Klara Rondo, progresema virina Esperanta organizaĵo (nomita laŭ Klara Zeitkin, germana revoluciistino), aliĝi al Japana Esperanto-Literatura Societo, k.s., kaj verkis artikolojn por diversaj Esperantaj gazetoj. En 1935, Verda Majo kontribuis artikolon titolitan “Virina Stato en Japanio” al la gazeto La Mondo[1], kies redaktoro estis mi en tiu tempo. Foje, mi skribis al Klara Rondo por peti kontribuaĵojn okaze de la Internacia Virina Tago. La Rondo rekomendis Verdan Majon kiel kontribuanton kaj mi ekhavis kun ŝi korespondan rilaton. La Mondo sekve aperigis kelkajn aliajn artikolojn de Verda Majo, inkluzive de tiu titolita “Nuna Stato de

Proleta Literaturo”.

  1. La Mondo: Organo de la Ŝanhaja Esperantista Ligo en la tridekaj jaroj de la nuna jarcento.