Paĝo:Verda Majo - Verkoj de Verda Majo, 1982.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Adiaŭo en Malfrua Printempo
Kiu tempo pli efemeras ol
printempo finiĝanta?
Kiu bedaŭro pli eternas ol
disiĝ’ amika?

— Simazaki Tooson —

La haveno de Yokohama bolas de bruado.

Oni sonorigas por ekveturo.

Inter la ŝipo kaj tero petolas kvinkolora ondaro da banderoloj sennombraj. Sed malplenaj estas miaj manoj. Kie mi trovu adiaŭantojn kun banderoloj kaj larmoj? Ĉu tiel soleca kiel aŭtuna folio forblovata de vento mi forlasas la patrion?…

Subite mi ekaŭdas klare, meze de l’ bolanta bruo sur la bordo: — “En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko…” Ĝin kantas kelkaj ĉinaj kamaradoj, kiuj multe helpis min por mia senpasporta vojaĝo al Ĉinio kaj kiujn mi pli malpli frue revidos tie. Mi kantas kŭn ili en la koro.