Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se ne trompas la okulo,
Se aŭguras bone kor’,
Ĉio ĉi en fumo brula
En Kolonjo iru for!

»Heroldo de Esperanto«. Nr. 16. (721.), 23. aprilo 1933.


POR MEMORO.
al S-ino A. F.

Se vi iam en libera horo
Kunkalkulos amikaron vian,
Metu tiam dum la rememoro
En kalkulon — ankaŭ nomon mian.