"Insulo por vendi ! Insulo por vendi !" ripetis per ankoraŭ pli laŭta voĉo la anoncisto Gingraso, kiu iris kaj reiris meze de vere tre ekscitita popolamaso.
Fakte amaso kiu kunpremiĝis en la vasta halo de la aŭkciejo, ĉe la numero 10 de la strato Sakramento. Troviĝis tie, ne nur kelkaj usonanoj de la ŝtatoj de Kalifornio, de Oregono, de Utaho, sed ankaŭ kelkaj el tiuj francoj kiuj konsistigas almenaŭ sesonon de la loĝantaro, meksikanoj envolvintaj en ilia ponĉo, ĉinoj kun ilia tuniko kun larĝaj manikoj, iliaj pintaj ŝuoj, ilia konusa ĉapelo, kanakoj de Oceanio, eĉ kelkaj nigrapieduloj, dikventruloj kaj platkapuloj, alkuris de la bordoj de la rivero Trinidado.
Ni rapidu aldoni ke la sceno okazis en la ĉefurbo de la ŝtato de Kalifornio, en San-Francisko, sed ne dum tiu epoko kiam la ekspluato de novaj orejoj altiris la oresploristojn de la du mondoj – de 1819 ĝis 1832. San-Francisko ne plu estis kio ĝi estis en la komence, iu karavanejo, iu elŝipiĝejo, iu gastejo, kie tranoktis unu nokton la impetuloj kiuj rapidis al la orkampoj de la okcidenta deklivo de la Siera-Nevado. Ne, ekde kelkaj dudek jaroj la malnova kaj nekonata Jerba-Buena cedis lokon al iu senkompara urbo, elnombranta cent mil loĝantojn, konstruita dorsflanke de du montetoj, ne estanta sufiĉe da spaco ĉe la strando de la marbordo, sed tute preta etendiĝi ĝis la lastaj altaĵoj de la fono – urbo, fine, kiu detronigis Limon, Santiagon, Valparaison, ĉiujn siajn aliajn rivalojn en la okcidento, de kiuj la Usonanoj faris la Reĝinon de la Pacifiko, la "gloron de la okcidenta marbordo"!
Tiun tagon – la 15an de majo – ankoraŭ malvarmis. En tiu lando, rekte submetita al ago de la polusaj fluoj, la unuaj semajnoj de tiu ĉi monato elvokas pliĝuste la lastaj semajnoj de marto en la Mezeŭropo. Tamen ni ne estus ekkonsciantaj funde de ĉi tiu publika aŭkcioĉambro. La sonorilo, kun sia senĉesa svingado, estis alvokinta grandan popularan ĉeestantaron, kaj somera temperaturo perligis sur la frunto de ĉiu ŝvitogutojn kiujn la ekstera malvarmo estus rapide solidigintaj.
Ne pensu ke ĉi ĉiuj klopodemuloj venis al la aŭkcioĉambro kun la intenco akiri. Mi eĉ diras ke tie troviĝis nur la gapuloj. Kiu estintus sufiĉe freneza, se li estintus sufiĉe riĉa, por aĉeti Pacifikan insulon kiun la registaro nutris la strangan ideon vendigi ? Oni do opiniis ke la prezanonco ne estus kovrita, ke neniu amatoro