Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

videble pliproksimiĝis. Ĉirkaŭ la kvara vespere, ĝia ŝipkorpo montriĝis ĉe la alsurfaciĝo de la ĉielo kaj de la akvo.

Estis granda vaporŝipo kiu vojiris al nordoriento, Godfredo facile rekonis ĝin. Ĉi tiu direkto, se ĝi pluigis ĝin, nepre devis proksimigi ĝin al la insulo Fina.

Godfredo unue pensis kuri al Vilĉjo-Arbo por sciigi TOrteton. Sed por kio ? La vido de iu sola homo farante signalojn valoris tiom kiom la vido de du. Li do restis, sia lorno antaŭ la okuloj, volante ne perdi iun solan el la moviĝoj de la marŝipo.