- Ne ! li diris. Ankoraŭ nenio suspektinta ! Estas niaj bestoj kiuj revenas sub la arboj.
- Eble forpelitaj ! ekkriis TOrteto.
- Ili male ŝajnis tre trankvilaj, respondis Godfredo. Mi plivole kredus ke ili venis nur serĉi ŝirmon kontraŭ la matena roso.
- Ha ! flustris TOrteto per tiel kompatinda tono ke Godfredo ridus plenkore sen la graveco de la cirkonstancoj, jen afero kiu ne okazus al ni ĉe la hotelo Kolderupo en la strato Montgomerio !
- Ne plu malfruos tagiĝi, Godfredo tiam diris. Antaŭ unu horo, se la indiĝenoj ne aperis, ni forlasos Vilĉjo-Arbon, kaj ni iros esplorrigardi en la nordon de la insulo. Ĉu vi ja kapablas teni pafilon, Torteto ?
- Kunporti !… Jes !…
- Kaj pafi al indikita direkto ?
- Mi ne scias !… Mi neniam provis, kaj vi povas esti certa, Godfredo, ke mia kuglo ne iros…
- Kiu scias ĉu la eksplodbruo sole ne sufiĉos por fortimigi tiujn ĉi sovaĝulojn !
Post unu horo, jam sufiĉe taglumis por ke la rigardo povu atingi trans la grupo de sekvojoj.
Godfredo tiam relevis sinsekve, sed prudente, la markezoj de la du fenestroj. Tra tiu kiu rigardis al sudo, li vidis nenion pli ol kutime. La dombestoj pace vagis sub la arboj kaj neniel ŝajnis timigitaj. Ekzamenon faritan, Godfredo zorge refermis ĉi tiun fenestron. Tra la aperturo direktita al nordo, la vidpovo povis atingi la marbordon. Ni eĉ videtis, je ĉirkaŭ du mejloj, la pinton de Flag-Punkto, sed la elfluejo de la rivereto, tie kie la sovaĝuloj alteriĝis dum la antaŭtago, ne estis videbla.
Godfredo unue rigardis sen uzi sian lornon, por observi la ĉirkaŭaĵojn de Vilĉjo-Arbo laŭ tiu ĉi flanko de la insulo Fina.
Ĉio estis tute trankvila.
Godfredo, tiam prenante sian lornon, trarigardis la periplon de la marbordo ĝis la pinto de la promontoro de Flag-Punkto. Eble, kaj kiel diris TOrteto, kvankam tio estintus neklarigebla, ĉu la indiĝenoj reenŝipiĝis, post unu nokto pasigita sur tero, sen eĉ provi kontroli ĉu la insulo estas loĝata.