Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj, post esti ĵetanta tute malaman rigardon al sia venkanto, li iris returnen al Hotelo Okcidento.

Tamen, la huraoj, la "hip" tondris trifoje ĉe la orelo de Vilhelmo V. Kolderupo; ili akompanis lin ĝis la strato Montgomerio, kaj tia estis la entuziasmo de tiuj usonanoj en deliro ke ili eĉ forgesis kunkanti la "Yankee Doodle"[1].

III
kie la konversacio de fina holanej kaj de godfredo morgan estas akompanata de piano.

Vilhelmo V. Kolderupo estis revenita en sia hotelo de la strato Montgomerio. Ĉi tiu strato estas la strato Regento, la Broadway Broadway [2], la bulvardo de la Italoj en San-Francisko. Tutlonge de tiu granda ĉefstrato kiu trapasas tra la urbo paralele kun ĝiaj kajoj, estas la movado, la vigleco, la vivo : multoblaj tramoj, kaleŝoj jungitaj de ĉevaloj aŭ muloj, klopodemaj homoj kiuj svarmas sur la trotuaroj el ŝtonoj, antaŭ la riĉe varoplenaj butikoj, ankoraŭ pli multnombraj frandemuloj ĉe la pordoj de "drinkejoj" kie debitiĝas trinkaĵoj oni ne povas pli kaliforniaj.

Estas senutile priskribi la hotelon de la magnato de Frisko. Posedanta tro da milionoj, li havis tro da lukso. Pli da komforto ol da gusto. Malpli da arta ol da praktika senco. Oni ne povas havi ĉion.

Ke la leganto kontentiĝu scii ke troviĝis pompa akceptosalono, kaj en tiu salono, iu piano kies la agordoj propagiĝis tra la varma etoso de la hotelo je la momento kiam eniris la dikega Kolderupo.

"Bone ! li diris al si, ŝi kaj li estas tien ! Iun vorton al mia kasisto, poste ni babilos post momento !"

Kaj li ekalpaŝis al sia kabineto por finsolvi ĉi tiun malgrandan aferon de la insulo Spencero kaj ne plu pensi pri ĝi. Finsolvi ĝin, estis tutsimple plenumi kelkajn valorojn de investaĵoj por pagi la aĉeton. Kvar linioj al lia

  1. Laŭvorte, "Jankia skribaĵo". En la kanto, "Yankee Doodle" estas persona nomo, eble Sro ĉiuj, juna usonano, iom komika.
  2. Angla vorto kiu signifas "larĝa vojo".