Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kaj la lamentoj de tiu foriro de la fianĉo, ankoraŭ aŭdigis sin malĝoje. Finfine Vilhelmo V. Kolderupo, post esti rondirinta tra la salono, revenis al Godfredo, kiu estis staranta tie kiel kulpulo antaŭ sia juĝisto. Poste, laŭtigante la voĉon :
- Ĉu estas serioze ? li demandis.
- Tre grave, respondis Fino Fina, sen ekhalti, dum Godfredo kontentiĝis fari jesan signon.
- Tute bone ! rebatis Vilhelmo V. Kolderupo, fiksante al sia nevo nekutiman rigardon.