Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La 9an de junio, ni estis pretaj. La Revo devis nur ekveli. Ĉiaj paperoj, ŝarĝatesto, ĉarto, poliso, estis laŭ regulo, kaj du tagojn antaŭe, la agento de la firmao Kolderupo sendis la lastajn subskribojn.

Tiun tagon, granda adiaŭa matenmanĝo estis donita en la hotelo de la strato Montgomerio. Oni trinkis je la feliĉa vojaĝo de Godfredo kaj je lia rapida reveno. Godfredo ne ĉesis esti sufiĉe kortuŝita, kaj li tute ne provis kaŝi tion. Fina montris sin pli firma ol li. Koncerne TOrteton, li fordrinkis siajn antaŭtimojn en kelkaj pokaloj da ĉampano, kies la influo daŭris ĝis la forira momento. Li eĉ preskaŭ forgesis sian poŝviolonon kiu estis alportita al li ĵus kiam oni malligis la ligŝnurojn de la Revo.

La lastaj adiaŭoj estis donitaj surŝipe, la lastaj manpremoj interŝanĝiĝis sur la pobferdeko; poste la maŝino donis kelkajn rotaciojn de la helico, kiuj debordigis la vaporŝipon.

- Adiaŭ ! Fina.

- Adiaŭ ! Godfredo.

- Ke la ĉielo gvidu vin ! diris la onklo.

- Kaj ĉefe, ke ĝi revenigos nin ! flustris la instruisto TOrteto.

- Kaj neniam forgesu, Godfredo, aldonis Vilhelmo V. Kolderupo, la devizon kiun la Revo surhavas ĉe ĝia tabulo de malantaŭo : "La kuraĝo prave estas efika".

- Neniam onklo Vilĉjo ! Adiaŭ, Fina !

- Adiaŭ ! Godfredo.

La vaporŝipo malproksimiĝis, la poŝtukoj svingiĝis tiel longe ĝis ili restis videblaj de la kajo, eĉ iom plue.

Baldaŭ tiu ĉi golfeto de San-Francisko, la plej vasta de la mondo, estis transirita, la Revo transpasis la mallarĝan markolo de Golden-Gate[1], poste ĝi tranĉis per sia steveno, la akvojn de Pacifiko : estis kvazaŭ tiu "Ora-Pordego" ĵus refermis sur ĝi.

  1. Esperante "Ora-Pordego".