Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vizaĝo de la pasaĝeroj, la nazojn pinĉitajn, la okulojn kavajn, la fruntojn palegajn, la vangojn senkolorajn. Estis do akceptebla. Oni rapidegis rekte al la sudokcidento sur beleta maro apenaŭ ŝaŭmanta : la usona marbordo ne malfruis malaperi sub la horizonto.

Dum du tagoj, neniu navigada incidento okazis, kiu indus esti raportita. La Revo efektivigis bonan veturon. La komenco de tiu vojaĝo estis do favora - kvankam la kapitano Turkoto lasis kelkfoje aperi maltrankvilon kiun li vane strebis kaŝi. Ĉiutage kiam la suno trapasis la meridianon, li ekzakte mezuris la