Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

juĝis trafe malembarasi San-Francisko de sia ĉeesto, tio meritas kelkan kompaton !… Ba ! Ni forĵetos lin preterpasante Ŝanhajon, kaj neniam plu oni reparolos pri li !

Dirante ke estas tro da ĉinoj en la Kalifornia ŝtato, Godfredo tiel uzis la dirmanieron de vera Kalifornano. Certas ke elmigrado de la gefiloj de la ĉiela Imperio – ili estas tricent milionoj en Ĉinio kontraŭ tridek milionoj da Usonanoj en Usono - fariĝis danĝero por la provincoj de la Malproksima Okcidento. Tial la leĝofarantoj de tiuj ŝtatoj, Kalifornio, Baja Kalifornio, Oregono, Nevado, Utaho, kaj la Kongreso mem, zorgis pri la disvastiĝado de ĉi tia nova epidemio al kiu la Jankioj donis la signifan nomon de "flava pesto".

Tiuepoke, oni nombris pli ol kvindek mil ĉielhomojn, nur en la Kalifornia ŝtato. Tiuj homoj, tre faremaj pri orlavado, ankaŭ tre paciencaj, vivante per pinĉopreno da rizo, per gluto da teo, per enspiraĵo da opio, emigis malplikostigi la manlaboron malfavore al enlandaj laboristoj. Tial oni devis submeti ilin al specialaj leĝoj, male al la Usona Konstitucio - leĝoj kiuj fiksis ilian enmigradon, kaj ne rajtigis ilin naturaliziĝi, pro timo ke ili fine akiros la plimulton en la Kongreso. Cetere, ĝenerale mistraktitaj, tiel kiel la Indianoj kaj la Negroj, por pravigi tiun reputacion de "pestuloj" kiel oni moknomis ilin, ili estis plej ofte parkitaj en speco de geto, kie ili zorge konservas la morojn kaj kutimojn de la ĉiela Imperio.

En la Kalifornia ĉefurbo, estas al la kvartalo de la strato Sakramento, ornamita per iliaj ŝildoj kaj per iliaj lanternoj, ke la premo de la homoj de alia raso, amasigis ilin. Estas tie kie oni milope renkontas ilin, trotetante en ilia bluzo kun larĝaj manikoj, ilia konusa ĉapo, iliaj ŝuoj kun levita pinto. Estas tie kie ili plejparte fariĝas spicistoj, ĝardenistoj aŭ lavistoj - krom se ili servas kiel kuiristoj aŭ apartenas al tiuj dramaj trupoj kiuj prezentas ĉinajn teatraĵojn ĉe franca teatro de San-Francisko.

Kaj - ne estas kialo por kaŝi tion – Seng-Vu aniĝis al unu el tiuj heterogenaj trupoj, en kiu li rolis kiel unua komikisto - se tamen tiu esprimo de eŭropa teatro povas almetiĝi al iu ajna ĉina artisto. Fakte, ili estas tiom seriozaj, eĉ kiam ili ŝercas, ke la Kalifornia romanisto Bret Hart povis diri ke li