okcidenten. Mi do instigas vin, sinjoro Godfredo, reiri al via kajuto. Kredu min ! Provu dormi, dum ni rivalas kontraŭ la maro ! Vi estos malpli skuata !
Godfredo kapjesis, li alĵetis lastan rigardon anksian al la malaltaj nuboj kiuj foriris per ekstrema rapideco; poste, forlasante la ponton, li reeniris en sian kajuton kie li malfruigis rekomenci sian interrompitan dormon.
La morgaŭon matene, la 22an de junio, tiel kiel diris la kapitano Turkoto, kvankam la vento ne senteble kalmiĝis, la Revo revojiris en bonan direkton.
Tiu navigado al okcidento dumtage, al oriento dumnokte, daŭris ankoraŭ kvardek ok horojn; sed la barometro antaŭsignis kelkan inklinon rekreski, ĝiaj osciladoj iĝis malpli oftaj; estis por supozi ke tiu ĉi veteraĉo baldaŭ ĉesos kun la ventoj kiuj komencis haŭli al norda parto.
Estas tio kio efektive okazis.
Tial, la 25a de junio, ĉirkaŭ la oka matene, kiam Godfredo supreniris sur la ferdekon, beleta venteto el nordoriento estis forpelanta la nubojn, la sunradioj kvazaŭ ludantaj tra la rigo metis siajn fajrajn nuancojn sur ĉiuj elstaraĵoj de la ŝipo.
La maro, el malhela verdo, tiam splendis en larĝa sektoro, rekte trafita de la sunbrila lumo. La vento trapasis nur laŭ malprecizaj ekblovegoj kiuj borderis per delikata ŝaŭmo la kresto de ondegoj, kaj la malaltaj veloj estis malrefitaj.
Eĉ verdire, ne plu estis laŭ veraj ondegoj kiujn la maro leviĝis, sed nur laŭ longaj ondiĝoj, kiuj milde lulis la vaporŝipon.
Ondiĝoj aŭ ondegoj, estas vere, estis tutsame por la instruisto TOrteto, tiel multe malsana kiam ĝi estis "tro mola" kiel kiam ĝi estis "tro malmola". Li do staris tie, duonkuŝanta sur la ferdeko, la buŝo duonfermita, kiel karpo kiu svenas el la akvo.
La vickapitano, sur la pobferdeko, sia lorno ĉe la okulo, rigardis al nordorienta direkto.
Godfredo alproksimiĝis al li.
- Nu, sinjoro, li diris gaje al li, hodiaŭ estas iom pli bona ol hieraŭ !