Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Godfredo ankoraŭ ĉirkaŭprenis per longa rigardo la tutan parton de nordo kaj sudo. Li videtis ne iun solan estulon. Certe tiu ĉi terpeco estis neloĝata. Pri kabano, ne estis ŝajno, pri fumo leviĝanta en la aero, neniu spuro.

"Nu, ek !" Godfredo diris al si.

Kaj jen li suprenpaŝante la strandon al la nordo, antaŭ riski grimpi tiujn sablecajn dunojn kiuj ebligus al li esplorrigardi la landon sur pli vasta spaco.

La silento estis absoluta. La sablo ricevis neniun spuron. Kelkaj