Godfredo povis prave konkludi de birdoj al nestoj kaj de nestoj al ovoj. Ĉar tiuj flugaĵoj kuniĝis en multaj aroj, estas ke la rokoj devis provizi al ili milojn da truoj por ilia kutima loĝejo. En la foraĵo, kelktaj ardeoj kaj rotoj da galinagoj indikis la apudecon de marĉo.
La flugaĵoj do ne mankis : la malfacilaĵo estus nur ĉasakiri ilin sen pafilo por mortpafi ilin. Sed intertempe, la plej bona estis uzi ilin en ovostato, kaj decidiĝi manĝi ilin en tiu formo baza sed nutroriĉa.
Tamen se la vespermanĝo estis tie, kiel ni kuirus ĝin ? Kiel ni sukcesus havigi al ni fajron ? Grava demando kies solvo estis prokrastita.
Godfredo kaj TOrteto rekte revenis al la ŝero, super kiu rotoj da marbirdoj flugetis.
Tie, agrabla surprizo atendis ilin.
Fakte, inter tiuj enlandaj flugaĵoj kiuj kuris sur la sablo de la strando, kiuj pikplukis meze de fukoj kaj sub la tufoj de akvaj plantoj, ĉu ili ne distingis dekduon da kokinoj kaj du aŭ tri virkokojn el amerika raso ? Ne ! Ne estis iluzio ĉar je ilia alproksimiĝo, laŭtegaj kokerikoj tondris en la aero kiel klariona alvoko ?
Kaj pli for, kiuj do estis tiuj kvarpieduloj kiuj traŝoviĝis inter la rokoj kaj klopodis por atingi la unuajn deklivojn de dunoj kie elkreskadis kelkaj verdantaj arbustoj ? Godfredo povis ne pli erari. Tien estis dekduo da agutioj, kvin aŭ ses ŝafojn, tiom da kaprinoj, kiuj trankvile paŝtiĝis la unuajn herbojn ĉe la rando mem de la herbejo.
"Ha ! Torteto, li ekkriis, vidu do !"
Kaj la instruisto rigardis, sed sen vidi ion, tiom absorbis lin la sento de tiu ĉi neatendita situacio.
Pripenso venis al la menso de Godfredo kaj ĝi estis ĝusta : estas ke tiuj bestoj, kokoj, agutioj, kaproj, ŝafoj, devis aparteni al la besta anaro de la Revo. Efektive, ĝuste kiam la ŝipo sinkis, la flugaĵoj povis facile atingi la ŝeron poste la strandon. Koncerne la kvarpieduloj, naĝante ili facile transiĝis ĝis la unuaj rokoj de la marbordo.