aŭ lignokvalito ne estis taŭga, aŭ ĝi ne havis sufiĉan sekecan gradon, aŭ fine la instruisto malbone elturniĝis kaj ne havis la necesan spertecon por tia operacio. Se li sukcesis varmigi kiel eble iomete la du lignopecojn, li sukcesis multe pli liberigi el si intensan varmegon. Resume, estis lia frunto sole kiu fumis sub la vaporoj de lia ŝvito.
Kiam Godfredo revenis kun sia rikolto da ovoj, li trovis TOrteto ŝvitoplena, en stato kiun liaj koregrafiaj ekzercadoj sendube neniam okazigis.
- Ĉu tio ne glatas ? li demandis.
- Ne, Godfredo, tio ne glatas, respondis la instruisto, kaj mi komencas kredi ke tiuj inventoj de sovaĝuloj estas nur imagaĵoj por trompi la kompatindan mondon ! - Ne ! reparolis Godfredo; sed pri tio kiel pri ĉio, necesas kapabli elturniĝi.
- Do pri tiuj ĉi ovoj ?…
- Estus ankoraŭ alia maniero, respondis Godfredo. Ligante unu el tiuj ĉi ovoj fine de ŝnureto, rapide turnante ĝin, poste abrupte haltigante la rotacian movadon, eble tiu movado ŝanĝiĝus al varmo, kaj tiam…
- Tiam la ovo estus kuirata ?
- Jes, se la rotacio estintus konsiderinda kaj la halto subita,… sed kiel produkti tiun haltigon sen dispremi la ovon ! Tial, tio kio estas la plej simpla, kara Torteto mia, jen ĝi.
Kaj Godfredo, delikate prenante unu el bernikloovojn, detruis ĝian ŝelon je ĝia ekstremo, poste li lerte "ensuŝis" ĝin sen pli da formalaĵoj.
TOrteto ne povis decidiĝi imiti lin, kaj devis kontentiĝi per sia parto da konkuloj.
Restis nun serĉi groton, ajnan kaverneton, por tranokti.
- Ne estas kazo, observigis la instruisto, kie Robinsonoj ne trovis almenaŭ kavernon, per kiu ili faris pli poste sian loĝejon !
- Ni do serĉu, respondis Godfredo.
Se tio estis ĝis nun sen ekzemplo, necesas ja akcepti ke ĉifoje