Paĝo:Verne - L’École des Robinsons - Le Rayon vert.djvu/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la freŝa akvo de malgranda rivereto estis avantaĝe anstataŭita de iom da lakto kiun iu el kaprinoj sin lasis melki.

Ha ! Digna Torteto ! Kie estis tiu "Mentjulepo", tiu "sangria Portovino", tiu "Ŝereo-bakaĵo", tiu "Ŝereo-koktelo", kiujn li apenaŭ trinkis, sed kiujn li povintus ĉiuhore servigi al si en la trinkejoj kaj la tavernoj de San-Francisko ? Li inklinis envii tiujn flugaĵojn, tiujn agutiojn, tiujn ŝafojn, kiuj sensoifiĝis sen postuli ian ajn aldonaĵon de dolĉaj aŭ alkoholaj principoj al la klara akvo ! Tiuj bestoj, ne bezonis fajron por kuiri siajn nutraĵojn; radikoj, herboj, grenoj sufiĉis, kaj ilia tagmanĝo estis ĉiam taŭge servita sur la verda tablo.

"Ni ekiru !", diris Godfredo.

Kaj jen ambaŭ forirantaj, sekvitaj de ilia kohorto da dombestoj kiuj, evidente, neniam volis forlasi ilin.

La intenco de Godfredo estis iri esplori norden de la insulo, tiun parton de la marbordo sur kiu staris tiun bosketon da altaj arboj kiujn li videtis supre de la konuso. Sed por iri tien, li decidis sekvi la marbordon. Eble la surfo estus alportinta iun vrakon de la ŝiprompiĝo ? Eble li tien trovus, sur la sablo de la strando, kelkajn el siaj samsortuloj de la Revo, kuŝantajn sen sepultejo, kaj al kiuj decus doni kristanan entombigon ? Koncerne renkonton kun unu sola vivanta matroso de la ŝipanaro, post esti savita kiel li, li ne plu esperis, tridek-ses horojn post la katastrofo.

La unua vico da dunoj estis do transpasita. Godfredo kaj sia kunulo baldaŭ retroviĝis ĉe la komenco de la ŝero, kaj ili revidis ĝin senhoman tute same kiel ili estis lasintaj ĝin. Tie, pro singardo, ili renovigis sian provizon da ovoj kaj konkuloj, pro la antaŭvido ke tiuj ĉi malabundaj rimedoj povus manki al ili norden de la insulo. Poste, sekvante la franĝon da fukoj forlasitaj de la lasta tajdo, ili repaŝis ĉirkaŭrigardante tiun tutan parton de la marbordo.

Nenio ! Ĉiam nenio !

Tutcerte, ni konfesu ke se misfortuno faris Robinsonojn per tiuj ĉi du postvivantoj de la Revo, ĝi sin montris pli strikta koncerne ilin ol rilate al iliaj antaŭuloj ! Al tiuj, restis ankoraŭ io de la rompinta ŝipo. Post esti eltirintaj amason da ĉefaj bezonaĵoj, ili povis utiligi la disrompaĵojn. Estis proviantoj por kelktempo, vestoj, iloj, armiloj, unuvorte tio kion provizi al la plej