Paĝo:Vienano - Esperanto per Esperanto, 1932.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

61. Foresto de ofendo estas plej bona defendo.

62. Iri for en bona hor’.

63. Enpakiĝu kaj foriĝu.

64. En bona ordo tra la pordo.

65. Pli bona estas vorto afabla, ol kuko agrabla.

66. Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.

67. Eĉ guto malgranda konstante frapante, traboras la monton granitan.

68. Hako post hako estas la plej efika atako.

69. Kio al unu donas forton, al alia donas morton.

70. Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.