Tiu miraklo ne volas prokraston. Jen estas Neptunaj
640tie altaroj: kaj dio mem torĉojn direktas kaj korojn».
Tiel dirinte, bruligon danĝeran ŝi prenas unua,
fajron balancas, agitas per mano, kaj ĝin malproksimen
ĵetas. Trojanaj virinoj, mirantaj kaj kore tremantaj,
haltas. Sed unu el ili, kaj la plej maljuna el ĉiuj,
645Pirgo, la mamnutristino de multaj infanoj Priamaj,
diras: «Patrinoj, ĉi tiu ne estas Beroo, ne estas
Troja edzino, Dorikla: sed signojn de dia majesto
vidu, kaj brilajn okulojn, kaj ŝajnon eteran, kaj plie
luman vizaĝon kaj voĉan sonadon kaj noblan iradon.
650Hejme, de tempo mallonga, Beroon mi lasis malsanan,
kaj indignantan; ĉar porti oferojn ŝi sola ne povis,
kaj merititajn al patro prezenti honorojn».
Tiel ŝi diris.
Tamen patrinoj, unue ankoraŭ necertaj, sur ŝipojn
655ĵetas malbonan rigardon; dum ekŝanceliĝas animoj
inter kamparo amata haj lando Fatale vokanta.
Tamen, tuj kiam diino, streĉinte flugilojn, ĉielon
trafis, kaj arkon koloran sub nuboj en kuro desegnis,
tiam, pri tiu vidaĵo mirantaj, kolere frenezaj,
660krias virinoj, kaj fajron ekkaptas el sanktaj altaroj.
Ilin unuaj senigas je branĉoj kaj verdaj herbaĵoj;
fajrojn alĵetas aliaj: kaj manĝas brulado libere
benkojn, remilojn de ŝipoj kaj lignon de ŝeloj pentritaj.
Apud tombejon Anĥizan kaj amfiteatron Eŭmelo
665kuras, kaj tujan de ŝipoj sciigas bruladon: Trojanoj
nigran turniĝon de cindroj ekvidas en nubo flugantan.
Tion Askano, dum ĝoje li arojn kondukis ĉevalajn,
vidas unua, kaj trafas rapide ŝiparan tendaron:
ĉefoj timantaj koleran kuradon ne povas haltigi:
670«Kiu frenezo vin kaptas?» li diris, «kaj kion vi volas,
mizerulinoj? Ne de malamiko tendaron Aĥajan
vi nun bruligas, sed vian esperon. Jen estas Askano
via!» Kaj antaŭ piedojn li kaskon ekĵetas vanegan,
kiu lin kovris en ludoj rajdartaj kaj ŝajnaj bataloj.
675Kuras samtempe Eneo, samtempe anaro Trojana.
Tamen timantaj virinoj tra bordoj forkuras diversaj,
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/104
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita