tute refaras, aranĝas remilojn kaj ŝnurojn alligas;
nombre malmultaj; sed vivas en koroj batala kuraĝo.
755Tamen Eneo plugile desegnas konturon de urbo,
domojn lotinte: li volas ke tie Ilio kaj tie
Trojo stariĝu. Acesto Trojana, ĝojante pri regno,
placon ekmontras, kaj, leĝojn farinte, senaton elektas.
Fine, proksime de astroj, sur monto Eriksa, preĝejo
760estas farita por dia Venuso; dum sanktan arbaron,
kiu ĉirkaŭas tombejon Anĥizan, ĉefpastro zorgados.
Jam, de naŭ tagoj, funebre manĝadis popolo; oferoj
estis finitaj, kaj ventoj kvietaj platigis ondaron:
fine Aŭstero, regule blovanta, invitis iradon.
765Estas ĝemadoj senĉese aŭdataj sir bordo kurbeta:
ĉiuj, ĉu tage, ĉu nokte, sin prenas per brakoj kaj kisas.
Tiuj patrinoj kaj tiuj mem, kiujn vidaĵo de maro
iam timigis, kaj kiuj eĉ nomon aŭskulti ne povis,
volas foriri kaj ĉiun vojaĝan suferi laboron.
770Ilin bonega Eneo konsolas per vortoj amikaj,
kaj rekomendas plorante al sia samlanda Acesto.
Poste li buĉi ordonas tri bovojn al dia Erikso,
ŝafon al ventoj koleraj; kaj ŝnurojn li orde malligas.
Kapon zoninte per krono el verda olivo, Eneo
775staras sur alta ferdeko: tenante kalikon, en salan
akvon li ĵetas inteston, kaj vinan ekverŝas likvoron.
Vento, blovante al posta ŝipvosto, alpuŝas irantojn:
vete kunuloj frapadas ondegojn kaj sulkas akvaron.
Dume Venuso, tedata de pensoj malĝojaj, Neptunon
780baldaŭ aliras, kaj tiujn el brusto elĵetas parolojn:
«Granda kolero Junona kaj koro senĉese venĝema
min nun devigas, Neptuno, humilajn ekuzi petegojn.
Ŝin kvietigis nek tempo pasinta nek granda pieco:
volon Jupitran, Fatalajn ordonojn, ŝi neas egale.
785Urba detruo ĉe gento Friguja ne estis sufiĉa:
kulpa malamo tra ĉiuj doloroj fortrenas savitojn,
cindrojn kaj ostojn de Trojo malviva (plorindan restaĵon!)
persekutante. Pri tiu kolero ŝi sola nun konas
kaŭzon. Vi vidis, tra ondoj Libujaj, ventegon subitan,
790kiun ŝi iam ekscitis. Ŝi maron kaj tutan ĉielon
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/107
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita