estu rapide streĉitaj, kaj veloj ligitaj sur brakojn.
830Ilin malsupren alligas maristoj, kaj ŝnurojn ĉu dekstren
streĉas, ĉu poste maldekstren; dum unuj al vento velstangojn
turnas, deturnas aliaj; kaj flugas ŝiparo sur ondo.
Antaŭ aliaj, ĉefante ŝiparon naĝantan, jen ŝipo
de Palinuro; kaj devas aliaj ĝin sekvi senpere.
835Nokto malseka de meza ĉielo jam centron atingis.
Apud remiloj, maristoj, senmovaj pro dolĉa dormado,
membrojn lacetajn kviete kuŝigis sur benkoj malmolaj;
kiam la Dormo malpeza, veninte el astroj ĉielaj,
ombron forpelis eteran, malluman forigis aeron,
840vin, Palinuro, celante, kaj al vi senkulpa danĝeran
sonĝon prezentis: sur altan ferdekon sidiĝas diaĵo;
kaj, de Forbaso vestinte vizaĝon, li tiel parolas:
«Ho Palinuro Jacido, ŝiparon puŝadas ondegoj:
blovas egale ventetoj; por dormo nun estas momento.
845Kapon faligu kaj fermu okulojn pro ago lacetajn:
iom da tempo, mi vian laboron farados volonte».
Sed Palinuro respondis, penege levante palpebrojn:
«Ĉu vi do kredas ke maro trankvila, ke ondoj kvietaj,
trompas min? Ĉu mi konfidos al neordinara vidaĵo?
850Mi ne forlasos Eneon; ĉar estas trompemaj Aŭsteroj;
ĉar mi tro ofte eraris, vidinte l’ aeron purega».
Tiel li diris; kaj li direktilon fortege tenadis,
al ĝi sin alkroĉadante, kaj astrojn senĉese rigardis.
Tiam diaĵo branĉeton, malsekan pro ondo Letea,
855skuis sur frunton; ĝin Stikso sorbigis de povo dormiga.
Vane batalas maristo; okuloj senvole fermiĝas.
Tiam, apenaŭ muskolojn inside faldigis dormego,
dio lin kaptas kaj ĵetas en maron malsupre fluantan,
kun direktilo kaj parto de alta ferdeko rompita.
860Malfeliĉulo kunulan helpadon alvokas, sed vane:
dio etera forflugas kaj trafas malpezan aeron.
Tamen iradon daŭrigas ŝiparo sur ondo trankvila:
helpo de Patro Neptuno al celo sen timo ĝin puŝas.
Rifoj Sirenaj jam estas proksime sur maro vidataj,
865iam danĝeraj, kaj ĉiam kovrataj de blankaj ostaroj.
Bruaj ŝtonegoj sonadis per frapo de ondoj senĉesaj.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/109
Aspekto
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita